Kalvinana kirko (Kisújszállás)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Kisújszállás
Aerfoto pri kalvinana preĝejo en Kisújszállás
Aerfoto pri kalvinana preĝejo en Kisújszállás
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kisújszállás

Geografia situo

47° 13′ 3″ N, 20° 45′ 31″ O (mapo)47.21757673752220.758749036303Koordinatoj: 47° 13′ 3″ N, 20° 45′ 31″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Jász-Nagykun-Szolnok
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko
Konstruado 17851788
Specifo
Enhaveco 2000
Longo 50 m (interne)
Larĝo 25 m (interne)
Mapo
Kalvinana kirko (Kisújszállás) (Hungario)
Kalvinana kirko (Kisújszállás) (Hungario)
DEC

Map

Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia Monumento historia (ekde 1953) en Hungario, en urbo Kisújszállás.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ dominado de turkoj estis tie kirko, kiu detruiĝis. La kalvinana loĝantaro konstruis preĝejon sen turo en 1718. En 1741 oni konstruis ankaŭ apartan turon el ŝtono. Inter 1754-1755 oni konstruis pli novan preĝejon, sed same aparte, do ĝi ne kontaktiĝis kun la turo. La nun videbla preĝejo konstruiĝis en la 1780-aj jaroj kaj tiam ankaŭ la turo estis plialtigita. En 1828 fulmo trafis la preĝejon. Oni riparis ĝin poste tuj kaj en 1867 renovigo okazis. La orgeno estas aŭdebla ekde 1873. En 1888 la preĝejo estis iomete pligrandigita. Dum la 2-a mondmilito la preĝejo grave difektiĝis. Plena renovigo okazis inter 1986-1988.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo havas kvadratan turon en centro de la fronto kaj ĉefnavon kun 2 flankonavoj. Interne estas galerioj. En 1950 interne oni konstruis vitran muron, kiu faris apartan hejteblan ĉambron.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.