Kalvinana preĝejo (Sajószentpéter)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Sajószentpéter
Preĝejo de Sajószentpéter
Preĝejo de Sajószentpéter
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Sajószentpéter
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo parte gotiko, renesanco, baroko
Konstruado
Specifo
Alto 35 m (turo)
Konstrumaterialo ŝtono
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en Sajószentpéter.

Historio[redakti | redakti fonton]

Gotika katolika kirko de Sankta Petro konstruiĝis en la 14-a jarcento en la nuntempa Sajószentpéter, poste en la 1510-aj jaroj sakristio alkonstruiĝis. La kalvinanoj akiris ĝin en la 1550-aj jaroj. En 1752 la preĝejo bruldetruiĝis, la renovigo finiĝis post 2 jaroj. La orgeno ekfunkciis en 1893. Scienca esplorado okazis en 1900. En 1992 oni renovigis la preĝejon.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo etendiĝas sola laŭ la ĉefstrato en malgranda parko. Ĝi havas unusolan kvadratan turon kaj navon. Interne galerio situas por la fraŭlinoj. Plejparto de la mebloj estis faritaj post 1752.

Foje en la preĝejo okazas koncertoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Aerfoto pri la kalvinana preĝejo de Sajószentpéter