Kalvinana preĝejo (Ajak)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Ajak
Kalvinana preĝejo en Ajak
Kalvinana preĝejo en Ajak
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Ajak
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 90 sidlokoj
Alto 15 m (firstotureto)
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en urbo Ajak, kie ĝi estas la plej malnova konstruaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La romanika katolika preĝejo Sankta Nikolao konstruiĝis supozeble en la 13-a jarcento. La unua mencio okazis en 1332. En la 15-a jarcento oni konstruis navon, sed la sanktejo restis origina. Ĉirkaŭ en la 17-a jarcento la loĝantoj forlasis la katolikismon kaj prenis la kalvinismon, tial la kirko iĝis kalvinana. En 1686 la turkoj grandparte detruis la kirkon. En 1773 la katolikoj provis reakiri ĝin, sed en 1777 reĝino Maria Tereza de Aŭstrio ne permesis ĝin. La kirko estis plene renovigita en 1794. En 1848 oni konstruis firstotureton, pli frue sonorilostablo funkciis. En 2001 finiĝis la renovigaj laboroj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola laŭ la trotuaro. La fasado estas simetria, meze funkcias la enirejo tra plene reliefanta vestiblo. Pli supre estas meze malgranda rondforma fenestro. Ĉe la anguloj estas videblaj ŝtupaj pilieroj. La absido estas rektangula kaj iomete pli mallarĝa, ol la navo. Interne la galerio estis farita el ligno. La benkoj estis faritaj en 1995. La plafono estas ebena pentrita ligno.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.