Kalvinana preĝejo (Anarcs)
Kalvinana preĝejo de Anarcs | |
---|---|
Aerfoto pri kalvinana preĝejo en Anarcs (dekstre)
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Anarcs |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La Kalvinana preĝejo estas religia signifa historia monumento en Hungario, en vilaĝo Anarcs.
Historio[redakti | redakti fonton]
Oni supozas, ke en Anarcs la unua romanika kirko estis konstruita en la dua duono de la 13-a jarcento. Dokumento menciis pastron en 1317, preĝejon dediĉitan al Sankta Petro en 1375. Arkeologoj trovis la fundamenton kaj kelkloke ankaŭ muropartojn. Supozeble inter 1450-1490 signifaj trakonstruoj okazis laŭ la gotiko (eĉ la kirko iĝis pli granda), ankaŭ nova sakristio konstruiĝis. Interne estas videbla niĉo kun jarindiko 1475. La kalvinanoj supozeble en la 1700-aj jaroj transprenis la kirkon, la loĝantoj sekvis la kalvinismon. Inter 1856-1858 oni konstruis la kvadratan turon kaj novaj internaĵoj estis faritaj. Arkeologiaj esploroj, poste plena renoviĝo okazis inter l998–2000. Oni trovis ankaŭ kripton, sed poste ĝi estis kovrita per sablo.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo estas la plej malnova en la vilaĝo situanta sola en mezo de la vilaĝo laŭ la ĉefvojo. En mezo de la fasado la turo reliefas, ĉe la piedo la enirejo funkcias. La navo estas pli larĝa, ol la turo, sed la absido estas nur iomete mallarĝa, ol la navo. Ekstere pilieroj apogas la absidon.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2016-08-25 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto Arkivigite je 2016-08-25 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun 2 fotoj Arkivigite je 2016-08-07 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto Arkivigite je 2016-08-22 per la retarkivo Wayback Machine