Kalvinana preĝejo (Gönc)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Gönc
Kalvinana preĝejo en Gönc
Kalvinana preĝejo en Gönc
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Gönc
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Enhaveco ĝis 1980 850 sidlokoj, poste iom malpli
Alto 25 m (turo)
Ligiloj
vdr

La kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en urbo Gönc (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La katolika kirko de Gönc supozeble estis konstruita en 1448. Tiutempe la loĝantoj estis germanoj, hungaroj alvenis post atako de la Osmana Imperio. La protestantismo alvenis en la 1530-aj jaroj, komence la luteranismo. La menciita kirko iĝis protestanta (luterana). Dum agado de Gáspár Károlyi la urbeto ŝanĝiĝis al kalvinismo. Li aranĝis sinodon en 1566 en Gönc, kie oni okupiĝis pri rilatoj inter kalvinismo kaj luteranismo. En 1572 la preĝejo bruldetruiĝis, sed Károlyi rekonsgtruid ĝin. En 1590 li eldonis la unuan hungarlingvan Biblion. En 1640 la kirko denove bruldetruiĝis. En 1712 la katolikoj reakiris la kirkon, la kalvinanoj havis diservojn nur en Zsujta kaj Göncruszka. Ili ricevis permeson 1781 kaj ili konstruis propran kirkon en Gönc en 1786, sed la turo nur en 1802 estis konstruita. La orgeno estis kreita en 1883. En la 1990-aj jaroj la preĝejo plene renoviĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto, kie estas videbla ankaŭ skulptaĵo pri Gáspár Károlyi ekde 1890. La fasado estas simetria, meze la turo plene reliefas. La enirejo troviĝas tra la turo, sed estas ankaŭ alia enirejo ĉe la navo, kiu finiĝas en oklatera absido. Interne la muroj estas plene blankaj. La galerio estis farita el ligno.

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]