Kalvinana preĝejo (Rákoscsaba)
Kalvinana kirko de Rákoscsaba | |
---|---|
Kalvinana kirko en Rákoscsaba
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Budapeŝto, distrikto Rákosmente |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Pest |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | novgotiko |
Konstruado | 1904-1905 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita ekstere el ruĝaj brikoj |
Ligiloj | |
La Kalvinana kirko estas religia historia monumento en Hungario, en Budapeŝto, en distrikto Rákosmente, en loĝkvartalo Rákoscsaba.
Historio[redakti | redakti fonton]
Laŭ la memortabulo dum erao de romianoj estis tie preĝejo por Silvano. Depost kristaniĝo de hungaroj ĝi transformiĝis al gotika kristana kirko. Dum dominado de turkoj la kalvinismo disvastiĝis en Hungario, la kalvinanoj konstruis novan kirkon en 1631. En 1674 la kalvinana pastro estis kondamnita al ŝipa remisto. En 1705 en tiu loko estis Francisko Rákóczi la 1-a, kiu deklaris egalecon de la religiojn. La nun videbla kirko estis konstruita en mezo de la 1900-aj jaroj.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola en korto, la korto situas laŭ stratangulo. La fasado estas simetria, meze malsupre la enirejo funkcias, la plej supre la turo altiĝas, rĉ reliefas el la fasado. La absido estas plurlatera. Interne la mebloj estis faritaj laŭ klasikismo. La muro, eĉ la benkoj estas blankaj. La orgeno funkcias ekde 1905.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2016-04-30 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto
- [1] Arkivigite je 2016-04-05 per la retarkivo Wayback Machine hungare
- ĉefe fotoj