Kalvinana preĝejo (Sonkád)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana kirko de
Sonkád
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Sonkád
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
Arkitektura priskribo
Konstrustilo origine gotiko, la turo kaj interno baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana kirko estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Sonkád.

Historio[redakti | redakti fonton]

Konstrujaro de la katolika gotika preĝejo estas nekonata, laŭ opinioj tio okazis en la 15-a jarcento. En la sekva jarcento ofte okazis atakoj de diversaj armeoj, tamen la plej grava estis la atako de tataroj en 1717, tiam granda parto de (la jam kalvinana) kirko estis detruita. La rekonstruado okazis nur en la 1750-aj jaroj. La pentrita plafono en 1766, la predikejo en 1773 la galerio en 1795 estis faritaj. Antaŭ la navo longe estis sonorilostablo, sed en 1807 ĝi estis malkonstruita kaj turo konstruiĝis en la sama loko. Malgrandaj renoviĝoj okazis en 1951 kaj 1977. Plena renoviga laboro okazis en 1998, dum laboro oni trovis la pentritan malkovritan lignan plafonon, en kelkaj lokon ankaŭ sur la muroj (eĉ sur la eksteraj muroj) oni trovis bildojn. En la sekva jaro la konstruistoj-arkeologoj ricevis premion Europa Nostra por la sukcesa laboro.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola en korto. En mezo de la fasado la kvadrata turo reliefas. La absido estas plurlatera kaj pilieroj apogas ĝin. Interne la galerio formas L-majusklon. La kasona plafono konsistas el 72 lignaj pentritaj kasedoj kun floraj motivoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.