Kalvinana preĝejo (Szerencs)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Szerencs
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szerencs
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko
Konstruado
Specifo
Enhaveco 450 sidlokoj, 150 starlokoj
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en urbo Szerencs (Hungario), kie ĝi estas la plej malnova preĝejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La tiam katolika romanika preĝejo estis konstruita en la 13-a jarcento. La unua mencio okazis en 1321. La gotika turo estis konstruita en 1480. Zsigmond Rákóczi transdonis la kirkon al la kalvinanoj en 1595, poste li ankaŭ financis la necesajn trakonstruojn laŭ gotiko. En 1605 en la preĝejo oni elektis Stefano Bocskai-n princo de Hungarlando. Pri tio memortabulo memorigas. En 1608 Zsigmond Rákóczi estis tie entombigita (la marmora renesanca sarkofago fakte estis preta nur en 1618, pli malsupre estas urno kun la ostoj ekde 1849). György Rákóczi la 1-a donacis sonorilon al la kirko en 1646. La preĝejo estis renovigita en 1791 kaj 1903. Interne en la 19-a jarcento oni kreis galerion por la orgeno. La tegmento bruliĝis en 1921, poste ĝi rekonstruiĝis. En la jaroj 2010 kaj 2011 la plena kirko estis renovigita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola en korto, kiu estas ĉirkaŭita per defenda ŝtonmuro el la mezepoko. En la korto multe da arboj kreskiĝas. La navo finiĝas en plurlatera absido. La turo altiĝas ne kontraŭ la absido (kiel kutime), sed en flanko de la navo. La turopinto estas plurlatera piramido. Kontraŭ la absido antaŭĉambro reliefas. Pilieroj apogas la konstruaĵon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.