Kalvinana preĝejo (Érd)
Kalvinana preĝejo de Érd | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Érd
| |
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Érd |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Pest |
Dato de konsekro | 1937 |
Konsekrinto | László Ravasz |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | –1937 |
Specifo | |
Enhaveco | 180 sidlokoj |
Konstrumaterialo | kalkoŝtonoj |
Ligiloj | |
La kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en urbo Érd (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝis la 20-a jarcento nur sporade loĝis kalvinanoj en tiam vilaĝo Érd, poste pastoro de Ercsi zorgis pri la kalvinanoj. En Érd en 1920 formiĝis kalvinana grupo, la diservoj okazis en la lernejo. Ekde 1930 la grupo havis jam konstantan pastoron, iom poste jam preĝdomo konstruiĝis. La kirko mem estis konstruita en 1937, post 2 jaroj la paroĥa rajto validiĝis. Ene harmoniumo kaj sonorilo funkciis. En 1945 la konstruaĵo parte detruiĝis pro la milito. La orgeno estis aĉetita en 1992, en 1996 monumento pri martiroj de la hungara revolucio de 1848 metiĝis antaŭ la kirkon. Inter 2002-2006 la preĝejo estis pligrandigita, ankaŭ nova turo konstruiĝis kaj plia sonorilo alvenis, en 2013 la plena kirko estis renovigita, fine en 2019 publika kaj junulara ĉambroj, ankaŭ paroĥa oficejo estis konstruita al la konstruaĵo.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola en korto en la urbocentro laŭ placo. La fasado estas malsimetria, maldekstre la kvadrata turo reliefas. Interne laŭ la kutimoj la muroj estas blankaj.