László Ravasz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Ravasz
Persona informo
Naskiĝo 29-an de septembro 1882 (1882-09-29)
en Huedin
Morto 6-an de aŭgusto 1975 (1975-08-06) (92-jaraĝa)
en Leányfalu
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Boriska Ravasz
Parencoj István Bibó
György Bartók (filozofo)
Okupo
Okupo tradukisto
vdr

Ravasz László (ravas) estis hungara reformita episkopo, eklezia verkisto. Li naskiĝis en 29-an de septembro 1882 en Bánffyhunyad kaj mortis en Budapeŝto la 6-an de aŭgusto 1975. Li estis la bopatro de István Bibó [1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ravasz de septembro de 1900 studis paralele en reformita teologio kaj en Universitato de Koloĵvaro. Inter 1903–05 li estis helppastro kaj episkopa sekretario. Li estis studento de universitato de Berlin (1905–06). Reveninte, li iĝis helppastro en sia naskiĝurbo. Li doktiriĝis en Koloĵvaro kaj en Akademio Teologia de Sárospatak li akiris titolon de privatprofesoro (1907). Li iĝis profesoro de teologia Akademio de Koloĵvaro (1907–21). Inter 19141918 li redaktis la revuon Protestáns Szemle. En 1921 oni invitis lin pastro al Budapeŝto (Eklezia komunumo de placo Kalvino) kaj oni elektis lin episkopo de reformita distrikto de Dunamellék. Li abdikis el sia episkopa ofico (majo 1948) kaj sia pastora posteno (1-a de marto 1953) kaj li pensiuliĝis. Li estis membro de Hungara Scienca Akademio kaj ankaŭ framasono.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Schopenhauer aesthetikája (Bp., 1907);
  • Bőhm Károly értékelmélete, különös tekintettel aesthetikai alapelveire (Bp., 1913);
  • Látások könyve (Bp. 1917);
  • Gondolatok (Bp., 1922);
  • Orgonazúgás (Bp., 1923);
  • Az emberélet útjának felén (Kolozsvár, 1924);
  • Hazafelé (Bp., 1925);
  • A halál árnyékában (Bp., 1927);
  • Tudom, kinek hittem (Bp., 1927);
  • A Táborhegy ormán (Kolozsvár, 1928);
  • Alfa és Ómega (I–II., Bp., 1933);
  • Legyen világosság (I–III., Bp., 1938);
  • Isten rostájában (I–III., Bp., 1941);
  • Korbán (I–II., Bp., 1942).

Fonto[redakti | redakti fonton]