Kalvinana preĝejo (Újfehértó)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Újfehértó
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Újfehértó
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Hajdú-Bihar
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko
Konstruado 17741779
Specifo
Enhaveco 850 sidlokoj
Longo 30 m
Larĝo 10 m
Alto 43 m (turo)
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Újfehértó, Petőfi Sándor út 47.
vdr

La kalvinana preĝejo estas religia monumento historia en urbo Újfehértó (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 14-a jarcento en tiu loko estis 3 apartaj vilaĝoj, ĉiuj havis kirkon. Dum la turka erao ili detruiĝis, la posteula vilaĝo "Uj Fejertho" (menciita en 1608) havis plurajn religiojn, tamen plejparte kalvinanojn. Laŭ dateno el 1734 la kalvinanoj uzis la iaman katolikan kirkon, sed ĝuste post jardeko aparta ligna kirko estis menciita. En 1754 anstataŭ la kaduka preĝejo oni konstruis pli novan el lomoj kun ligna sonorilturo. La nuna kirko konstruiĝis inter 1774-1779 kun aparta sonorilostablo. La ŝtona turo estis alkonstruita inter 1795-1815. Ŝtormo detruis la turpinton en 1871, poste pli nova estis konstruita. La orgeno estis kreita en 1883. Renovigaj laboroj okazis en 1892 kaj 1922. En 1983 fajro detruis la turpinton, la pli nova estis preta post 2 jaroj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto. En mezo de la fasado la kvadrata turo plene reliefas, tie funkcias la enirejo, krome estas ankaŭ aliaj 2 enirejoj en la dekstra flanko de la navo, respektive fine de la konstruaĵo. La fasado havas ankaŭ du ovalajn fenestrojn, sed ili estas parte kovritaj pro la alkonstruita turo. La turo havas 2 sonorilojn. La ĉenava enirejo havas grandan reliefantan antaŭĉambron. Interne 2 galerioj estas videblaj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.