Saltu al enhavo

Kalvinana preĝejo (Békésszentandrás)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Békésszentandrás
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Békés
Dato de konsekro 1808
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko
Konstruado 18031806
Specifo
Longo 26 m
Larĝo 13 m
Alto 30 m (turo)
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso 5561 Békésszentandrás, Kálvin u. 14.
vdr

La kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Békésszentandrás (Hungario).

De la 15-a jarcento la vilaĝo havis kirkon, kiu baldaŭ ruiniĝis, ĉar la komunumo senhomiĝis pro las turka dominado. En 1719 kalvinanoj alvenis el Kaba, ili faris uzebla la kirkon kaj ekde 1728 ili uzis ĝin. En 1746 katolikoj alvenis el Tiszafüred, poste ili reakiris la didomon, sed la kalvinanoj ricevis la jam neuzitan luteranan kirkon konstruitan en 1742. La kalvinanoj pligrandigis kaj uzis ĝin ekde 1746. Tamen estis konstruita pli nova preĝejo videbla ankaŭ nun inter 1803-1806. La orgeno estis kreita en 1844. Sismo kaŭzis damaĝojn en 1901.

Konstruaĵo

[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto, la fasado estas simetria, meze la kvadrata turo iomete reliefas. En la turo 2 sonoriloj sonoras. En la reliefaĵo malsupre la kvadrata enirejo funkcias, pli supre kvadrata fenestro videblas. Krom tio la fasado ne havas fenestron escepte la turon. La navo ekstre dekstre havas sakristion. Interne 2 galerioj troviĝas laŭ la mallarĝaj flankoj, krome menciindas la predikejo.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.