Kalvinana preĝejo (Berettyóújfalu)
Kalvinana preĝejo de Berettyóújfalu | |
---|---|
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Berettyóújfalu |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Hajdú-Bihar |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | malfrubaroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 1500 sidlokoj (kun la galerio) |
Alto | 36 m (turo); 10 m (navo) |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Berettyóújfalu, Kálvin tér - Kossuth u. sarok |
La kalvinana preĝejo estas sakrala historia monumento en urbo Berettyóújfalu (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
En tiu loko malgranda gotika katolika kirko konstruiĝis ĉirkaŭ la malfrua 13-a jarcento aŭ iom poste. La loĝantoj kalvinaniĝis inter 1550-1590, poste oni uzis la katolikan kirkon. La paroĥo estis fondita en 1590. En la 1600-aj jaroj la navo estis pligrandigita, en 1765 plene trakonstruita, sed intertempe en 1719 oni konstruis la turon videblan ankaŭ nun. Inter 1805 kaj 1808 nova preĝejo estis konstruita, sed la turo restis la malnova. Tamen la turo estis plialtigita en 1817. Dum la 2-a mondomilito la kirko difektiĝis, sed en 1946 ĝi estis renovigta.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola en korto ĉe stratangulo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene relefas. La enirejo troviĝas tra la turo, kie 3 sonoriloj loĝas. La absido estas duonronda. Interne la mebloj estis faritaj ĉirkaŭ 1800.
Orgeno[redakti | redakti fonton]
La orgeno estis kreita en 1840. Ferenc Liszt uzis alian orgenon inter 1882 kaj 1886 en la Muzikakademio, kiun tiu ĉi preĝejo aĉetis en 1935, poste ambaŭ orgenoj estis integrita. Pri tio reliefa memortabulo memorigas sur ekstera muro de la turo.