Kalvinana kirko (Cegléd)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Cegléd
Aerfoto pri kalvinana preĝejo de Cegléd
Aerfoto pri kalvinana preĝejo de Cegléd
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Cegléd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Arkitektoj József Hild
Konstrustilo klasikismo
Konstruado 18351871
Specifo
Enhaveco 5000 personoj, el ili 2400 sidlokoj
Longo 56 m (ekstere); 44 m (interne)
Larĝo 42 m (ekstere); 33 m (interne)
Alto 61 m (kupolo); 48 m (turoj)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia monumento historia en Hungario, en urbo Cegléd, en la urbocentro. Tiu preĝejo apartenas al la plej grandaj kalvinanaj preĝejoj en Mez-Eŭropo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kalvinanoj profitis la katolikan kirkon en Cegléd ĝis 1753, tiam la aparta kalvinana preĝejo pretiĝis. En 1762 aparta turo konstruiĝis. Dum la historio tiu preĝejo ofte estis pligrandigita kaj trakonstruita. En 1834 incendio okazis, oni komencis konstrui pli novan en la sekva jaro sed la malriĉeco kaj la liberecbatalo malhelpis la konstruadon. En 1896 la kupolo estis trakonstruita, kiu en 1936 ekbrulis. Post 2 jaroj oni konstruis novan kupolon. Inter 1989-2004 renovigoj okazis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola havanta 2 turojn kaj centre imponan kupolon. Ĉirkaŭ la kupolo estas ekstere rondira trotuaro, kiun la fajrobrigado longe profitis. La absido estas duonronda. Interne galerioj situas laŭ la 3 flankoj. Super la ĉefenirejo orgeno troviĝas de 1860, sed ankaŭ pli nova elektronika orgeno alvenis en 2002, kiu funkcias ĉe la absido.

Apud la konstruaĵo kalvinana lernejo funkcias, krome estas tie 2 memorarboj, paroĥo, oficejo kaj kunvena domo por kalvinanoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Fasado de la kirko
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.