Kalvinana preĝejo (Dombrád)
Kalvinana preĝejo de Dombrád | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Dombrád |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La Kalvinana preĝejo estas religia monumento historia en urbo Dombrád (Hungario). Tiu kirko apartenas al la plej grandaj konstruaĵoj en transTiso.
Historio[redakti | redakti fonton]
La katolika kirko de Dombrád estis menciita en la 1321. En 1566 la tataroj detruis ĝin, sed la kalvinanismo atingis la iaman vilaĝon pli frue jam en 1550. La kalvinana grupo estis fondita en 1578, ĝuste post jardeko ili konstruis lignan preĝejon. Laŭ alia informo ili akiris ankaŭ la ruinan katolikan kirkon. La nun videbla kalvinana preĝejo estis konsekrita en 1913.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La kirko situas sola en korto inter arboj. La turo reliefas en mezo de la ornamriĉa fasado. La ĉefnavo havas krucnavon. La videbla absido estas trilatera, supozebla la plena absido estus oklatera.