Kalvinana preĝejo (Hernádszentandrás)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Hernádszentandrás
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Hernádszentandrás
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en vilaĝo Hernádszentandrás (Hungario), kie ĝi estas la plej malnova konstruaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La iama katolika preĝejo konstruiĝis en nekonata tempo, sed estas fakto, ke en 1329 la vilaĝo ricevis sian nomon de la preĝeja patrono. En 1739 la kirko jam havis paroĥan rangon. Ekde 1696 la kalvinanoj uzas la kirkon. Signifaj renovigaj kaj pligrandigaj laboroj okazis en 1792. Inundo faris damaĝojn en 1813, oni riparis ilin en 1834 kaj post 3 jaroj pli nova turo konstruiĝis. La nun videbla formo estas videbla ekde 1893. La internaj muroj estis pentritaj en 1976, la eksteraj renovigaj laboroj okazis en 2002.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo estas tra la turo. La navo havas apogpilierojn. La sonorilo estis farita en 1645. Interne la muroj estas blankaj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.