Kalvinana preĝejo (Jászkisér)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Jászkisér
Kalvinana preĝejo en Jászkisér
Kalvinana preĝejo en Jászkisér
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Jászkisér
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Jász-Nagykun-Szolnok
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko
Konstruado
Specifo
Enhaveco 770 sidlokoj
Longo 40 m (interne)
Larĝo 13 m (interne)
Alto 33 m (turo, la rondbalkono 16 m)
Ligiloj
vdr

La kalvinana preĝejo de Jászkisér estas religia historia monumento en urbo Jászkisér (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Pro okupo de Eger fare de turkoj multe da kalvinanaj rifiĝintoj alvenis ĉirkaŭ 1600. La malnova kalvinana kirko estis konstruita en 1657 kun ligna turo. Pro la oftaj inundoj ĝi ruiniĝis. Pli nova turo estis konstruita en la saman lokon en 1770 jam el brikoj kaj ŝtonoj, la navo inter 1780-1785. 3 antaŭĉambroj estis alkonstruitaj en 1891, samtempe la origina enirejo ĉe la malantaŭa flanko estis enmurita. Pli nova tegmento konstruiĝis en 1926. La orgeno estis kreita en 1888, renovigita en 2001. La ornamriĉa ligna predikejo estis farita en 1906.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto, sed en la korto ankaŭ paroĥejo situas. Interne 2 galerioj vidiĝas. La muroj estas blankaj laŭ la kutimo. La benkoj estis faritaj en 1904, la diserva tablo post 2 jaroj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La kalvinana kirko (maldekstre)