Kalvinana preĝejo (Kecskemét)
Kalvinana preĝejo de Kecskemét | ||||
---|---|---|---|---|
![]() Kalvinana preĝejo en Kecskemét
| ||||
reformed Christianity church | ||||
Loko | ||||
Ŝtato | Hungario | |||
Municipo | Kecskemét | |||
Geografia situo | 46° 54′ 26″ N, 19° 41′ 35″ O (mapo)46.90735719.693038Koordinatoj: 46° 54′ 26″ N, 19° 41′ 35″ O (mapo) | |||
Bazaj informoj | ||||
Religio | kristanismo | |||
Rito | kalvinismo | |||
provinco | Bács-Kiskun | |||
Dato de konsekro | 1684 | |||
Arkitektura priskribo | ||||
Konstrustilo | malfrurenesanco, baroko, copfo | |||
Konstruado | 1680–1684 | |||
Specifo | ||||
Alto | 53 m (turo) | |||
Konstrumaterialo | masonita | |||
Mapo | ||||
| ||||
Ligiloj | ||||
La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en urbo Kecskemét, en la urbocentro.
Historio
[redakti | redakti fonton]Inter 1540-1564 la kalvinanoj uzis la katolikan preĝejon. Poste la kalvinanoj konstruis apartan lignan preĝejon, kiu baldaŭe cindriĝis pro incendio. Poste venis permeso de la turkoj, kiu estis unika en la tiama Osmana Imperio. En la 1680-aj jaroj la preĝejo pretiĝis. En la 18-a jarcento konstruiĝis al la preĝejo ankaŭ pli nova navo.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola laŭ la ĉefplaco, tamen duone ĝi estas ĉirkaŭbrakumita de bazardomoj. Tial la fasado estas malsimetria. La enirejo estas tra porĉo kaj la kvadrata turo, kiu plene reliefas. La tegmento estas ŝela. Komence la interna parto estis riĉkolora, sed baldaŭe ĝi iĝis plene blanka.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- [1] Arkivigite je 2008-12-07 per la retarkivo Wayback Machine
- [2] Arkivigite je 2010-07-14 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2015-04-13 per la retarkivo Wayback Machine
- [3][rompita ligilo]
-
Malantaŭa kaj flanka partoj
-
Interno
-
Galerio