Kalvinana preĝejo (Piricse)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Piricse
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Piricse
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo brikoj
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas la plej malnova religia historia monumento en vilaĝo Piricse (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La tiam katolika romanika kirko estis konstruita iam en la 13-a jarcento. Pro incendio ĝi bruldetruiĝis en la 15-a jarcento, sed poste ĝi rekonstruiĝis, eĉ oni pentris freskojn. En nekonata jaro (supozeble en la 16-a jarcento) la loĝantoj forlasis la katolikismon kaj prenis la kalvinismon, tial la kirko iĝis kalvinana. Laŭ dateno la klavinisma grupo formiĝis en 1597. En 1756 la plafono, en 1779 la tegmento estis renovigitaj. En la 1850-aj jaroj la konstruaĵo denove renoviĝis. La orgeno estis farita en 1936.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en mezo de la vilaĝo. La konstruaĵo konsistas el navo, absido kaj sakristio. La fasado estas malsimetriala, ĉar la enirejo ne estas en la perfekta mezo. Estas alia interesaĵo, ke longaj muroj de la navo striktĝas al la sanktejo. La absido estas kvarangula. Kaj la navo kaj la absido havas apogpilierojn. Interne ambaŭ galerioj kaj la mebloj estis faritaj en la 19-a jarcento.

Sonorilostablo[redakti | redakti fonton]

La ligna sonorilostablo 11 metrojn alta apud la preĝejo estis konstruita en 1791 kaj renovigita en 1839.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.