Kalvinana preĝejo (Putnok)
Kalvinana preĝejo de Putnok | |
---|---|
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Putnok |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | malfrubaroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Alto | 26 m (turo) |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
La kalvinana preĝejo estas sakrala historia monumento (deklarita en 1993) en urbo Putnok (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
La loĝantoj de Putnoj akceptis la kalvinismon ĉirkaŭ 1550. Ili supozeble uzin la mezepokan katolikan kirkon. En 1653 turo de la fortikaĵo eksplodiĝis, tial la kirko parte difektiĝis. Inter 1692-1698 ligna kalvinana preĝejo konstruiĝis, inter 1791-1794 ŝtona turo, la navo inter 1798 kaj 1804, poste la ligna kirko estis malkonstruita. La turhorloĝo estis farita en 1840, la orgeno en 1867. Post jardeko la internaj muroj estis pentritaj. En 2019 plenaj renovigaj laboroj okazis.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola en korto ĉe stratangulo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. En la turo 3 sonoriloj loĝas. Interne la muroj estas blankaj laŭ kutimo de la kalvinanoj.