Kalvinana preĝejo (Rakamaz)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Rakamaz
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Rakamaz
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
Konsekrinto Károly Fekete (episkopo)
Arkitektura priskribo
Konstruado 20192021
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Rakamaz, Ady Endre út
vdr

La kalvinana preĝejo estas sakrala konstruaĵo en urbo Rakamaz (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La kalvinanoj longe havis diservojn nur en la najbara Tiszanagyfalu, baldaŭ en la loka lernejo. En 1998 oni aĉetis loĝdomon loke, kiu estis trakonstruita preĝdomo. La vera kirko estis konstruita inter 2019 kaj 2021.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La teretaĝa preĝejo situas sola en korto, sed la enireja parto rekte renkontiĝas kun la trotuaro. La moderna konstruaĵo estas malsimetria, la kvadrata turo altiĝas en la maldekstra flanko. La enirejo funkcias tuj apud la turo. Super la enirejo larĝa pluvŝirmilo estas videbla, pli supre jam la tegmento komenciĝas. En la dekstra flanko estas 3 mallarĝaj fenestroj de la fundamento ĝis la tegmento.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.