Kalvinana preĝejo (Sándorfalva)
Kalvinana preĝejo de Sándorfalva | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Sándorfalva
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Sándorfalva |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Csongrád-Csanád |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | Jenő Szojka |
Konstruado | 1939–1940 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | lomoj |
Ligiloj | |
La Kalvinana preĝejo estas sakrala monumento historia (deklarita en 1999) en urbo Sándorfalva (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
En la 19-a jarcento ĉefe katolikoj vivis en Sándorfalva, la sporadaj kalvinanoj apartenis eklezie al Szeged. Post Traktato de Trianon alvenis ankaŭ kalvinanoj. Tiutempe la kalvinanoj kaj la luteranoj unuiĝis en la tiama vilaĝo. En 1939 la vilaĝo donacis parcelon al la kalvinanoj, ili kolektis monojn eĉ en eksterlande kaj ili konstruis propran kirkon finkonstruitan en 1940. Ĝi estis renovigita en 1999.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola en korto laŭ vojo. La fasado estas malsimetria, dekstre la malalta turo altiĝas. La enirejo estas meze, pli supre 3 malgrandaj fenestroj estas videblaj.