Kalvinana preĝejo (Sárszentmihály)
Kalvinana preĝejo de Sárszentmihály | |
---|---|
Kalvinana preĝejo de Sárszentmihály
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Sárszentmihály |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Fejér |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 120 sidlokoj |
Ligiloj | |
La kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en vilaĝo Sárszentmihály (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
Oni supozas, ke la origina katolika kirko Sankta Mikaelo estis konstruita en la 13-a jarcento. Kelkaj partoj el la nuna navo prezentas romanikon kaj gotikon. Dum dominado de turkoj ankaŭ en tiu loko aperis la kalvinismo. La kalvinanaj loĝantoj transprenis la kirkon, baldaŭ la katolikoj konstruis pli novan katolikan preĝejon. La kalvinanoj plene trakonstruis la jam ruinan kirkon ĉirkaŭ 1800 laŭ baroko. La baroka turo estis konstruita depost 1681, kiam leĝo jam permesis ĝin. La absido konstruiĝis en nekonata jaro, sed depost la mezepoko. En jarfino de 1945 la sovetaj soldatoj hejtis la kirkajn benkojn kaj aliajn lignaĵojn. En 1985 renovigaj laboroj okazis.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola en korto en laŭ flankostrato. La la kvadrata turo kun oklatera piramida pinto plene reliefas. La pordo troviĝas en flanko de la navo. Interne laŭ la kutimoj la muroj estas blankaj. La ligna galerio estas riĉe pentrita.