Kalvinana preĝejo (Sárvár)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Sárvár
Kalvinana preĝejo de Sárvár
Kalvinana preĝejo de Sárvár
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Sárvár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Vas (Hungario)
Arkitektura priskribo
Konstruado 19951998
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

La kalvinana preĝejo estas sakrala konstruaĵo en urbo Sárvár (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Sárvár en la 16-a jarcento estis grava centro de la hungara protestantismo, sed en la sekva jarcento la kontraŭreformacio frakasis la kalvinismon. La restintaj sporadaj kalvinanoj eklezie apartenis al Egyházasrádóc. Inter 1926-1939 ekzistis komuna eklezia grupo kun Zalaegerszeg, poste oni deklaris apartan grupon en Sárvár. En 1942 oni aĉetis loĝdomon, kiu estis trakonstruita preĝdomo kaj pastra loĝejo. En 1969 la loĝejo estis jam sen pastro, nur el Celldömölk vizitis Sárvár laŭokaze. Intertempe la konstruaĵo estis deklarita vivdanĝera en 1991. La nun videbla moderna kirko kun pastra loĝejo kaj kunvena ĉambro estis konstruita inter 1995-1998.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas en korto kaj formas L-majusklon. La komenca konstruaĵparto estas kvazaŭ turo kun piramida tegmento. Malsupre estas enirejo ĉe la fasado, sed ankaŭ flanke.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.