Kalvinana preĝejo (Szamostatárfalva)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana kirko de
Szamostatárfalva
Aerfoto pri kalvinana kirko en Szamostatárfalva
Aerfoto pri kalvinana kirko en Szamostatárfalva
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szamostatárfalva
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfruromaniko, frugotiko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita el ruĝaj kaj nigraj brikoj
Ligiloj
vdr

La Kalvinana kirko estas religia Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Szamostatárfalva.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pri la (tiam) katolika preĝejo estis konstruita en nekonata tempo, ŝajnas - en la 13-a aŭ 14-a jarcentoj. En la 17-a jarcento ĝi jam apartenis al la kalvinanoj. En 1758 la kirko estis renovigita. En 1837 gravaj mezepokaj partoj estis trakonstruitaj. En 1864 Flóris Ferenc Rómer alte taksis la konstruaĵon, poste trakonstruo okazis. En 1965 arkeologoj faris esplorojn, ili trovis fundamenton de la sakristio, kion la kalvinanoj malkonstruis. Post la esploroj la kirko plene renoviĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola en korto, sed antaŭ la fasado sonorilostablo altiĝas. La fasado estas tre simpla, ankaŭ simetria. Meze etendiĝas la romanika duonronda pordo. La navo formas brikon, al kiu plurlatera sanktejo (pli mallarĝa) aliĝas.

Sonorilostablo[redakti | redakti fonton]

La nun videbla ligna sonorilostablo estis konstruita en la 18-a jarcento, sed pli frue jam estis tie sonorilostablo, pri kio mankas informoj. La sonorilostablo same estas historia monumento.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.