Kalvinana preĝejo (Törökszentmiklós)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Törökszentmiklós
Kalvinana preĝejo en Törökszentmiklós
Kalvinana preĝejo en Törökszentmiklós
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Törökszentmiklós
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Longo 34 m
Larĝo 12 m
Alto 50 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana kirko estas religia historia monumento en Hungario, en urbo Törökszentmiklós.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Törökszentmiklós la kalvinanoj komence uzis la katolikan preĝejon, kiun la turkoj detruis en 1657. La unua vera kalvinana kirko estis konstruita depost dominado de la turkoj en 1726. Tiam sonorilstablo anstataŭis la turon. En 1746 la tegmento bruldetruiĝis, sed oni tuj riparis ĝin. Pli nova kaj pli granda preĝejo konstruiĝis en la malfruaj 1780-aj jaroj en la sama loko. La ornamriĉa predikejo pretiĝis en 1789. La orgeno funkcias ekde 1861. En 1871 la preĝejo trakonstruiĝis, post 10 jaroj la kvadratoforma turo estis plialtigita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola laŭ strato en korto. La fasado komenciĝas meze kun la kvadrata turo, sed la enirejo funkcias en flanko de la turo. La navo finiĝas en plurlatera sanktejo. En ambaŭ flankoj de la navo po unu vestibloj estas videblaj. En supro de la turo ĉirkaŭbalkono troviĝas, kiun longe profitis la fajrobrigado. Interne en 3 flankoj galerio etendiĝas, la mebloj devenas el la 18-a jarcento.

Ankaŭ kalvinana lernejo funkcias en la proksimeco de la kirko.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.