Kalvinana preĝejo (Tiszabezdéd)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Tiszabezdéd
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tiszabezdéd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
Arkitektura priskribo
Konstrustilo nmalfrugotiko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en vilaĝo Tiszabezdéd (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La tiam katolika malfrugotika kirko estis konstruita en la 15-a jarcento (tamen estas aliaj supozoj pri la konstrujaro). La turo estis konstruita nur en 1838, samtempe la kirko estis trakonstruita kaj perdis grandparte la mezepokajn partojn. La plena preĝejo estis renovigita, eĉ la mebloj inter 2011-2013.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo reliefas. La enirejo funkcias tra la turo, sed restis la origina mezepoka pordo en flanko de la navo, nun enmurita. La navo kaj la absido estas apogitaj per pilieroj. Interne restis origina granda niĉo ĉe la sanktejo, krome estas videblaj 8 originaj ŝtonaj konzoloj. Escepte kontraŭ la predikejo 2 presbiteraj seĝoj troviĝas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.