Kalvinana preĝejo (Veresegyház)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Veresegyház
Kalvinana preĝejo en Veresegyház
Kalvinana preĝejo en Veresegyház
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Veresegyház
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Pest
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko (copfo); ekde 1911 novgotiko
Konstruado 17841788
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Veresegyház, Mogyoródi utca (2102-es közút), Kálvin tér
vdr

La Kalvinana preĝejo estas sakrala konstruaĵo en urbo Veresegyház (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum dominado de turkoj la loĝantoj kalvinaniĝis, tial ili uzis la katolikan kirkon. Dum la kontraŭreformacio en 1718 la katolikoj rericevis ĝin. Tiam la kalvinanoj ne rajtis konstrui novan kirkon, nur depost reĝa deklaro en 1781. La sentura kalvinana preĝejo estis konstruita inter 1784-1788, la turo estis alkonstruita en 1811. Ĝuste post cent jaroj la kirko estis trakonstruita al novgotiko.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola en parko ĉe stratangulo, antaŭ la kirko monumento pri la hungara revolucio de 1956 estas videbla. La fasado estas simetria, la kvadrata turo plene reliefas. La fasado havas ankoraŭ po unu apeksarkajn fenestrojn. La enirejo troviĝas tra la turo, sed antaŭe estas pluvŝirmilo. Similaj fenestroj situas sur la navo. Interne la muroj estas blankaj laŭ la kutimoj. Trezoroj de la kirko estas telero el 1683, kaliko el la 18-a jarcento kaj kupra telero el 1700.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo, dekstre lernejo

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.