Kalvinana preĝejo (Zánka)
Kalvinana preĝejo de Zánka | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Zánka
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Zánka |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Veszprém |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | romaniko (navo, absido); baroko (turo) |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La Kalvinana preĝejo estas religia Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Zánka.
Historio[redakti | redakti fonton]
Supozeble en la 12-a aŭ 13-a jarcento estis konstruita la katolika preĝejo. La unua mencio okazis inter 1333–1335. Dum la kontraŭturkaj bataladoj la vilaĝo senhomiĝis. En 1736 germanaj kalvinanoj alvenis. Ili ricevis permeson profiti la neuzitan katolikan preĝejon. En la jaroj 1785 kaj 1786 oni konstruis la barokan turon, krome kelkaj trakonstruoj okazis. Ankaŭ en 1879 trakonstruo okazis, tamen plejparte restis la mezepoka konatruaĵo. En 1984 arkeologoj esploris la preĝejon.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas sur montetopinto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo reliefas. La turo estas preskaŭ tiel larĝa, ol la navo. La turopinto estas bulboforma. Origine estis tie rotondo, baldaŭ ekstere oni faris la kvadratajn absidajn murojn. Tiu arkitektura fenomeno devenis el oriento (Bizanco, Egipto, Sirio). La absido estas pli alta, sed malpli longa, ol la navo. La larĝoj estas egalaj. La ĉefenirejo funkcias ĉe la navo, sed la alia enirejo en mezo de la absido.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungare kun foto
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2018-04-27 per la retarkivo Wayback Machine