Kalvinana preĝejo (Izvoru Crișului)
Kalvinana preĝejo de Izvoru Crișului | ||
---|---|---|
Kalvinana preĝejo en Izvoru Crișului
| ||
reformed Christianity church | ||
Loko | ||
Ŝtato | Rumanio | |
Municipo | Izvoru Crișului | |
Geografia situo | 46° 50′ 19″ N, 23° 6′ 25″ O (mapo)46.8385083323.10697222Koordinatoj: 46° 50′ 19″ N, 23° 6′ 25″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | kalvinismo | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstruado | ||
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
La Kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en Rumanio, en Transilvanio, en vilaĝo Izvoru Crișului (ĝis Traktato de Trianon la loknomo estis laŭ tiama oficiala hungara lingvo: Körösfő).
Historio
[redakti | redakti fonton]En la 15-a aŭ en la 16-a jarcento katolika kirko konstruiĝis en tiu loko. En 1601 la kalvinanoj transprenis la preĝejon. Baldaŭe la turkoj faris ruina la preĝejon kaj en la 1690-aj jaroj oni konstruis novan preĝejon. En 1754 dokumento informas, ke la preĝejon ekstera muro defendas. En 1763 tertremo okazis, tial oni faris riparojn en la sekva jaro. En 1834 oni faris pli granda kaj pli bela la preĝejon. La orgeno estas aŭdebla ekde 1841.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La kvadrata turo (ankaŭ bastiono) estas super la enirejo. La renesanca baldakeno estis unue pentrita en 1687 fare de János Gyalui Asztalos, el kio restis nur negrava parto. La pli novan pentradon kun hungarlingvaj tekstoj Lorenco Umling faris en 1834. Ankaŭ li faris la galerian pentradon. La preĝejo havas turkan tapiŝon de 1754.
Apud la preĝejo estas malnova tombejo kaj ekde 1995 monumento pri Pál Vasvári.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio
-
La predikejo
-
La preĝejo interne