Saltu al enhavo

Kamiel Callewaert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kamiel Callewaert
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1866 (1866-01-01)
en Zwevegem
Morto 6-an de aŭgusto 1943 (1943-08-06) (77-jaraĝa)
en Bruĝo
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Belgio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo historiisto
historiisto de kristanismo
kanoniko
pastro
direktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kamiel Aloys CALLEWAERT (naskiĝinta la 1-an de januaro 1866 en Zwevegem, mortinta la 6-an de aŭgusto 1943 en Bruĝo) estis belga historiisto kaj romkatolika pastro.[1]

Frekventis li lernejojn en Kortrejko kaj trejnseminariojn en Roeselare kaj Bruĝo. Post ordinacio sacerdota en 1889 Callewaert ricevis licencion pri kanona juro ĉe la Katolika universitato de Loveno en 1892. Tiukampe li ekde 1910 deĵoris docentante, ĉe la menciita altlernejo. Sed en 1894 li estis fariĝinta gimnaziinstruisto kaj lernejestro kaj eĉ gvidantarano de la bruĝa Granda porpastra seminario (1907-1934). En la 1907-a jaro Callewaert eniris grupon de regulaj kanonikoj kaj honoro de prelateco venis en aŭgusto 1929.

Gravis ankaŭ lia estraraneco ĉe Historia Asocio de Bruĝo en 1901; prezidanteco ĉi-kluba eblis en 1924. Krome li membris ĉe Provinca Primonumenta Komitato.[2]

Aniĝis Callewaert en Romo ĉe Papa Teologia Akademio kaj ĉe Flandra Liturgifederacio. Ĉar li poris liturgiajn reformojn kaj interesiĝis pri la historio de diservo. Apogadis li la porblindula societo Blindenzorg Licht en Liefde[3].

Skribaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Jenas publikigitaj aferoj de li:[4]

  • Jansenius, évêque d'Ypres: ses derniers moments, sa soumission au S. Siège, d'après des documents inédits: étude de critique historique par des membres du Séminaire d'histoire ecclésiastique, établi à l'Université Catholique de Louvain, Leuven, 1893 (pri la lastaj vivohoroj de Cornelius Jansen)
  • Les reliques de sainte Godelieve à Ghistelles et leurs authentiques, 1908
  • Nouvelles recherches sur la chronologie médiévale en Flandre, Bruges, 1909
  • La durée et le caractère du carême ancien dans l'église latine, Bruges, 1913
  • Chartes anciennes de l'abbaye de Zonnebeke, Bruges, 1925
  • Licht en liefde voor onze blinden, vereeniging tot bescherming van de belangen der blinden (kune kun Maurice Duyvewaardt), Bruges, 1925
  • De origine cantus Gregoriani, Bruges, 1926
  • Caeremoniale in missa privata et solemni aliisque frequentioribus functionibus liturgicis servandum, Bruges, 1928
  • Liturgie en eucharistie, Bruges, 1929
  • Over liturgisch mishooren, Den Bosch, 1930
  • Ons kerkelijk jaar: ontstaan, indeeling, beteekenis, vruchtbaarheid, Den Bosch, 1932
  • Liturgische beweging: wat ze niet is, wat ze wel is en moet zijn, Den Bosch, 1933
  • Vasten en Voorvasten, Den Bosch, 1933
  • Eucharistisch en liturgisch leven, Bruges, 1936
  • Sacris erudiri: fragmenta liturgica collecta a monachis sancti Petri de Aldenburgo in Steenbrugge ne pereant, Bruges, 1940

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. P. Allossery: Mgr. Callewaert als geschiedkundige, 1929
  2. A. Viaene: "In memoriam Mgr. C. Callewaert", ĉe: Handelingen van het genootschap voor Geschiedenis te Brugge, 1940-1946, p. 211-213
  3. K. Callewaert & M. Duyvewaardt: Licht en liefde voor onze blinden, vereeniging tot bescherming van de belangen der blinden, Bruĝo 1925
  4. Kp. Lexicon van Westvlaamse schrijvers, parto 2, Torhout, 1985