Kamill Balatoni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kamill Balatoni
Persona informo
Naskonomo Bahnholzer Kamill
Naskiĝo 1912
en Budapeŝto
Morto la 7-an de februaro 1945
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Kamill Balatoni
Okupo
Okupo kanuisto
vdr

Kamill Balatoni, laŭ hungarlingve kutima nomordo Balatoni Kamill estis hungara pionira kajakisto, trejnisto, laboristo. Lia origina familia nomo estis Bahnholzer [banholcer].

Memortabulo ankaŭ pri Kamill Balatoni

Kamill Balatoni[1] naskiĝis en 1912 en Budapeŝto, li mortis la 7-an de februaro 1945 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kamill Balatoni estis laboristo en uzino en sia naskiĝurbo. Antaŭ sieĝo de Budapeŝto li soldatiĝis. Li estis deklarita rifuĝinto, tial li estis mortpafita fare de nazioj.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Kamill Balatoni en sia aĝo 24 ekprovis la kajakadon sur Danubo, poste li estis invitita al ĉefurba sportklubo. Li estis hungara ĉampiono 30-foje inter 1938-1943 precipe individue. En la unua mondĉampionumo li estis la dua en 1938. Li estis ankaŭ klubestro ekde 1941, trejnisto de la hungara nacia teamo ekde 1942.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en 2011 en Budapeŝto (vidu la foton!)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]