Kandidatoj por aliĝo al la Eŭropa Unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
  •  Nunaj membroŝtatoj
  •  Aliĝkandidatoj kun traktado
  •  Aliĝkandidatoj
  •  Aspirantaj ŝtatoj
  •  Aliĝkandidatoj kun haltita traktado
  • Membrecoj en eŭropaj organizaĵoj I (en aprilo 2023)
    Membrecoj en eŭropaj organizaĵoj II

    Ĉi tiu artikolo estas dediĉita al la aliĝkandidatoj de Eŭropa Unio kaj al tiuj ŝtatoj kiuj volas aliĝi al EU aŭ estas menciitaj de diversaj partoj kiel eblaj aliĝkandidatoj.


    La art. 49 de la EU-Traktato donas al ĉiu eŭropa ŝtato la rajton peti aliĝon al EU. "Eŭropa" estas komprenata en politika-kultura signifo kaj inkluzivas la membrojn de la Konsilio de Eŭropo - kiel ekzemple la Respubliko de Kipro.

    EU aljuĝas la oficialan statuson de "aliĝo-kandidato" al ŝtatoj kiuj prezentis peton por membreco, kiu estis unuanime akceptita de la Konsilio de la Eŭropa Unio post pozitiva rekomendo de la Eŭropa Komisiono. Respekto de la Kopenhagaj kriterioj havas decidan rolon en la aliĝoprocezo.

    En la pintkunveno en Tesaloniko en 2003, la integriĝo de la ŝtatoj de la eksa Jugoslavio - tiel nomataj okcidentbalkanaj ŝtatoj - estis difinita kiel la sekva grava celo de la pligrandigo de EU (vidu ankaŭ Konferenco de Okcidenta Balkanio ). Tiuj ĉi ŝtatoj estis nomumitaj de EU kiel eblaj aliĝkandidatoj . Ekde la aliĝklopodoj de Kroatio kaj Norda Makedonio, estas nova praktiko por la EU unue fini Interkonsenton pri Stabiligo kaj Asociiĝo (SAA) kun tiuj eblaj aliĝkandidatoj. Tio ligas la estontan membroŝtaton politike kaj ekonomie al EU, kaj oni esperas pli grandan stabilecon antaŭ ol komenciĝos konkretaj aliĝaj intertraktadoj.

    Kandidataj landoj[redakti | redakti fonton]

  •  Membroŝtatoj
  •  Kandidataj landoj
  •  Potencialaj kandidatolandoj
  • La sekvaj naŭ landoj ricevis la oficialan statuson de "aliĝo-kandidato" fare de EU.

    Albanio

    Bosnio kaj Hercegovino

    Moldavio

    Kartvelio

    Montenegro

    Norda Makedonio

    Serbio

    Turkio

    Ukrainio