Kaneforo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaneforo, unua maldekstre, William Buguereau, 1852

La Kaneforoj (de la greka κανηφόρος, portantino de kesto) estis junaj virgulinoj de alttavola nasko, kiuj loĝis en la templo de Atena, kiuj en las festoj Panatenajoj portis kestojn kronitaj de floroj kaj de mirto kaj procesiis prezide de la solena parado.

Ili ĉeestis ankaŭ al la festoj de Dionizo kaj de Demetra, portante kestetojn de oro. La historiistoj ne interkonsentas pri la enhavo de tiuj kestoj. Eble estis io simila al la lingamo de la hindianoj.

La atenanoj same nomigis la edziniĝontajn junulinoj kiuj oferis al Artemiso por peti permeson edziniĝi.

Statuoj[redakti | redakti fonton]

La antikvuloj ege celebris la statuojn nome kaneforoj prilaboritaj de la fama artisto Polikleto kiujn Verrez portis el Mesino al Romo kaj pri kiuj parolis Cicerono en unu el siaj verkoj.

Laŭ Francisko Azorín Kaneforo estas Virina statuo portanta surkape keston: oni uzis ĝin kiel ornamo, foje, malĝuste, kiel kariatido.[1] Li indikas etimologion el greka kanefore kaj de tie la latina canephora.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 103.
  2. Azorín, samloke.

Diccionario histórico enciclopédico, Vicenç Joaquín Bastús i Carrera, 1828