Kanelonoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kanelono)
Jump to navigation Jump to search
Kanelonoj je la kataluna.
Kanelono

Kanelono (menciita en PIV), kiu signifas "granda kano" en la itala, estas cilindra formo de pastaĵonudelo kutime prezentita kiel bakaĵo farĉita kaj kovrita per saŭco en itala kuirarto. Iaj specoj de kanelonoj vendiĝas sekigitaj kaj devas esti bolitaj antaŭ uzo. Oftaj farĉaĵoj inkludas spinacon, rikotan fromaĝon, kaj hakitan viandon. Vegetaĵaj farĉaĵoj estas ankaŭ uzataj. La proksimumaj dimensioj estas 8 cm ĝis 10 cm longe, 2 cm ĝis 3 cm diametre, kun mura dikeco de 1 mm.