Cognac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kantono de Cognac-Sudo)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Cognac (stacidomo).
Cognac
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Nova Akvitanio
Departemento Charente
Arondismento Cognac
Kantono Cognac-Nordo
Cognac-Sudo
Komunumaro Communauté de communes de Cognac
Urbestro Michel Gourinchas (2008–2014)
Insee-kodo 16102
Poŝtkodo 16100
Demografio
Loĝantaro 18 729 (2009)
Loĝdenso 1 208,3 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 45° 42′ N, 0° 20′ U (mapo)45.69583-0.32917Koordinatoj: 45° 42′ N, 0° 20′ U (mapo)
Alteco 5 ĝis 53 m
Areo 15,5 km2
Situo

Geografia lokigo sur la mapo : Poitou-Charentes

Cognac (Poitou-Charentes)
Cognac (Poitou-Charentes)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Cognac (Francio)
Cognac (Francio)
DEC
Map
vdr

Cognac [kɔɲak] Pri tiu ĉi sono aŭskultiestas franca komunumo kaj subprefektejo de la departemento Charente, en la regiono Nova Akvitanio. En la jaro 2009, ĝi havis 18 729 loĝantojn[1], kiujn oni kutime nomas Cognaçais en la franca.

Cognac estas mondkonata pro sia prestiĝa loka brando, la konjako.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La rivero Charente en Cognac

Cognac situas ĉe la bordoj de la rivero Charente, 44 kilometrojn de Angoulême, 15 kilometrojn de Jarnac kaj 29 kilometrojn de Saintes. Ĝi precipe disvolviĝis sur la maldekstra bordo de la rivero. Sur la dekstra bordo nur etendiĝas la kvartalo Saint-Jacques.

Cognac havas landlimojn kun la komunumoj Châteaubernard, Merpins, Saint-Laurent-de-Cognac, Javrezac, Cherves-Richemont kaj Boutiers-Saint-Trojan. Ĝi situas ĉe unu el la vojoj al Santiago de Compostela.


Historio[redakti | redakti fonton]

La franca reĝo Francisko la 1-a naskiĝis en Cognac en 1494.

Konjako[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Konjako.
Produkta regiono de konjako

Cognac donis sian nomon al konjako, mondfama brando. Por rajti ricevi la nomon “konjako”, ĝi devas esti produktita en difinita teritorio ĉirkaŭ Cognac laŭ precizaj normoj kaj reguloj.


Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La preĝejo Saint-Léger

La malnova Cognac (vieux Cognac) estas la plej malnova kvartalo de la urbo : ĝi etendiĝas ekde la Turoj Saint-Jacques, ĉe la Charente, ĝis la preĝejo Saint-Léger. En tiu kvartalo, proksime al la kastelo de la Valezoj, troviĝas pavimitaj stratetoj, sed ankaŭ domoj aŭ domeĝoj datiĝantaj de la 15-a al la 18-a jarcentoj.


Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Insee. Populations légales 2009 - 16102-Cognac (france). Alirita la 15-an de decembro 2012.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]