Kanuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La eno de hejmo de kanuso. Gravuraĵo de Moller de 1860.


Kanuso estas la esperantigo de la arpitana vorto Canut, ĉefe uzita en Liono. Ĝi temas pri la Silkistoj de Liono. Ili loĝis en la liona kvartalo de la Croix-Rousse ĝis la 19a jarcento.

La kanusoj ribelis multfoje (legu la artikolon Ribelo de la Kanusoj). Lia unua ribelo de oktobro 1831 estas la unua laborista ribelo.

La 14a de Februaro 1834, la Kanusoj denove ribelis en la Croix-Rousse dum pli ol 6 tagoj.


La marioneto Guignol (Ginjolo) estis vera Kanuso.