Kapelo Ĉieliro de Maria (Buzsák)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapelo de
Ĉieliro de Maria
Kapelo Ĉieliro de Maria en Buzsák
Kapelo Ĉieliro de Maria en Buzsák
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Buzsák
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Somogy
diocezo Kaposvár
dekanujo Somogyvár
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La kapelo Ĉieliro de Maria estas romkatolika Monumento historia en vilaĝo Buzsák (Hungario). Ĝi estas konata ankaŭ "blanka kapelo" kaj pilgrimloko por la najbaraj vilaĝoj (ties loĝantaro).

Historio[redakti | redakti fonton]

La iama paroĥa kirko estis konstruita en la 13-a jarcento en la (jam plene malaperinta) vilaĝo Akts aŭ Akcs [akĉ]. La konstruaĵo neniam estis trakonstruita, nur iam oni konstruis firstotureton kaj enmurigis kelkaj fenestrojn. La renesanca ligna altaro estis skulptita en la malfruaj 1700-aj jaroj. En la 1990-aj jaroj la altaro restaŭriĝis, poste jam estas videbla en la vilaĝa preĝejo.

Legendo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la pilgrimantoj la kapelo estis konstruita en tiu loko, kie iam aperis Sankta Maria. Pri tio memorigas ligna skulptaĵo pri Sankta Maria (sen Jesuo). La statuo ĉijare ricevas novan imponan popolkostumon.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en kampo, kie nuntempe oni faris etan parkon. La kapelo havas 2 partojn: la simplan brikforman navon kaj duonrondan absidon. La absido estas iomete pli mallarĝa, ol la navo. La enirejo situas en flanko de la navo.

Ĉefkermeso okazas en la 15-an de aŭgusto, krome en Pentekosto, en la 8-an de septembro, en la 2-an dimanĉo depost Pasko (blanka dimanĉo).

Fontoj[redakti | redakti fonton]