Kapelo Sankta Marko (Szécsisziget)
Kapelo Sankta Marko | ||
---|---|---|
katolika preĝejo • kapelo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Szécsisziget | |
Geografia situo | 46° 34′ 56″ N, 16° 36′ 28″ O (mapo)46.58213624954216.607826055482Koordinatoj: 46° 34′ 56″ N, 16° 36′ 28″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Zala | |
diocezo | Szombathely | |
dekanujo | Lenti | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | romaniko | |
Konstruado | ||
Specifo | ||
Longo | 11 m (interne, el tio la navo estas 7 m) | |
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
La Kapelo Sankta Marko la evangeliisto estas romkatolika monumento historia en Hungario, en ekstera parto de vilaĝo Szécsisziget.
Historio
[redakti | redakti fonton]La kapelo estis konstruita en la 13-a jarcento por la iama vilaĝo "Petróc". En la 16-a jarcento pro la kontraŭturkaj bataloj la vilaĝo senhomiĝis, la kapelo ruiniĝis. En 1794 la kirketo estis renovigita, en la sekvaj jarcentoj kelkfoje ĝi renoviĝis, lastfoje en 1964. La apuda tombejo estis uzata ĝis 1945. La kapelo estas uzata dum tago de Sankta Marko la evangeliisto. La vilaĝanoj nomas la kapelon "Márok," sed tiu nomo estas malklara por la sciencistoj.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola sur monteto inter vilaĝoj Szécsisziget kaj Iklódbördőce. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo reliefas. Malsupre meze de la turo la enirejo funkcias. La absido estas preskaŭ kubo. Kelkaj pilieroj apogas la kapelon. Interna interesaĵo estas sidlokoj en la muro ĉirkaŭ la altaro. La altara bildo estis pentrita en la 20-a jarcento.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun foto
- hungare kun foto
- hungare kun fotoj
- hungare kun foto (la koncerna teksto estas legebla laste) Arkivigite je 2018-05-18 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare Arkivigite je 2018-05-17 per la retarkivo Wayback Machine