Karaĉajio-Ĉerkesio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karaĉajio-Ĉerkesio
Карачаево-Черкесская Республика (ruse), Къарачай-Черкес Республика (karaĉaj-balkare), Къэрэшей-Шэрджэс Республикэ (kabarde)
respubliko
Vikimedia Komunejo: Karachay-Cherkessia
Retpaĝo: kchr.ru

Karaĉajio-ĈerkesioKaraĉajujo-Ĉerkesujo estas respubliko de la Rusia Federacio en Norda Kaŭkazio. Inter la jaroj 1922 kaj 1926 kaj duafoje inter la jaroj 1957 kaj 1991 la teritorio nomiĝis Karaĉaj-Ĉerkesa aŭtonoma distrikto.

Neoficialaj nomoj

Oni foje uzas ankaŭ neoficialajn nomojn de teritorio(j) ene de Karaĉaj-Ĉerkesio:

Karaĉajio
Parto de Karaĉaj-Ĉerkesa Respubliko, kie la ĉefloĝantoj estas karaĉajoj. Inter la jaroj 1926 kaj 1943 tiu teritorio nomiĝis Karaĉaja aŭtonoma distrikto.
Ĉerkesio
Parto de Karaĉaj-Ĉerkesa Respubliko, kie plejparton konsistigas ĉerkesoj. Inter la jaroj 1926 kaj 1928 la teritorio nomiĝis Ĉerkesa nacia distrikto kaj inter la jaroj 1928 kaj 1957 Ĉerkesa aŭtonoma distrikto.
situo de la respubliko en Kaŭkazio
mapo