Karel Ignác Thám

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karel Ignác Thám
Persona informo
Naskiĝo 4-an de novembro 1763 (1763-11-04)
en Prago
Morto 7-an de marto 1816 (1816-03-07) (52-jaraĝa)
en Prago
Tombo tombejoj de Olšany
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Alma mater Universitato de Karolo
Familio
Frat(in)o Václav Thám
Okupo
Okupo verkistotradukisto
vdr

Karel Ignác THÁM (naskiĝis la 4-an de novembro 1763 - mortis la 17-an de marto 1816) estis ĉeĥa fililogo kaj tradukanto de Ŝekspiro en la ĉeĥan lingvon. Frato de verkisto Václav Thám.

Li vivis en la tempo, kiam la ĉeĥa lingvo estis parolata sole en la kamparo kaj oni ne kredis, ke ĝi denove povus fariĝi ŝtata lingvo, lingvo literatura kaj scienca. Li apartenis al plej fervoraj laborantoj strebantaj revivigi la lingvon.

Kvankam filo de kuiristo, li fariĝis doktoro de filozofio kaj administranto de universitata biblioteko. Kiam li katalogis la antikvan ĉeĥan literaturon, li ekamis ĝin. Li aktivis ankaŭ kiel privata instruisto de la lingvoj ĉeĥa, germana kaj franca. Li elpetis permeson prelegi (germanlingve) pri la ĉeĥa lingvo en akademia gimnazio, fondis ĉehlingvajn teatrajn societojn, eldonis ĉeĥajn gramatikojn kaj vortarojn.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • Obrana jazyka českého proti zlobivým jeho utrhačům (Defendo de la ĉeĥa lingvo kontraŭ la malicaj ofendantoj, 1783)