Václav Thám

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Václav Thám
Persona informo
Naskiĝo 26-an de oktobro 1765 (1765-10-26)
en Prago
Morto 1-an de januaro 1816 (1816-01-01) (50-jaraĝa)
en Galicio
Tombo tombejoj de Olšany
Lingvoj ĉeĥagermana
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Familio
Frat(in)o Karel Ignác Thám
Okupo
Okupo aktoroverkisto • reĝisoro • dramaturgo • teatra aktoro • tradukisto • dramaturgo • poeto
vdr

Václav THÁM (naskiĝis la 26-an de oktobro 1765 en Praha - mortis verŝajne en 1816 en Galicio) estis ĉeĥa verkisto kaj vaganta aktoro, frato de Karel Ignác Thám.

Li studis filozofion, laboris en Praga policejo, sed poste fariĝis redaktoro, verkisto, tradukisto kaj aktoro. En 1793 li edziĝis al filino de direktoro de teatra societo kaj fariĝis profesia aktoro.Ekde 1798 li estis vaganta aktoro en Bohemio, Germanio, Pollando kaj Aŭstrio.

La verkistan karieron li komencis per redaktado de ĵurnaloj kaj poeziaj almanakoj. En ili estis prezentataj tiutempaj ĉeĥaj poetoj, antikvaj ĉeĥaj poetoj kaj poetoj eksterlandaj, kies tradukoj celis pruvi, ke la ĉeĥa lingvo kapablas ĉion bone esprimi.

Václav Thám verkis ankaŭ originalajn historiajn teatraĵojn, ĉirkaŭ kvindek, kiuj tamen ne konserviĝis. Li ankaŭ tradukadis teatraĵojn de Molière kaj de aliaj aŭtoroj.

Ĉeĥa verkisto de historiaj romanoj Alois Jirásek faris el Václav Thám unu el la ĉefaj herooj de sia historia romano F. L. Věk pri la komenco de la ĉeĥa nacia renaskiĝo. La romano estis sukcese filmita kiel televida serialo. En la filmo rolis la figuron de V. Thám eminenta ĉeĥa aktoro Radovan Lukavský. Václav Thám estas do konata precipe el la romano kaj filmo kiel ekzemplo de tiamaj patriotoj, kiuj sukcesis revivigi la ĉeĥan lingvon kaj nacion, kiu tiutempe estis preskaŭ gemanigita.