Karel Procházka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Karel PROCHÁZKA)
Karel Procházka
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1880 (1880-10-01)
Morto 21-an de novembro 1957 (1957-11-21) (77-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Karel PROCHÁZKA [proĥaska] (naskiĝis la 1-an de oktobro 1880; mortis la 21-an de novembro 1957) estis landa konsilisto en Prago kaj ĉeĥa esperantisto.

De 1906 ĝis 1914 li faris propagandajn paroladojn en Prago kaj en provincaj urboj kaj instruis Esperanton. Antaŭ la unua mondmilito li estis komitatano kaj vicprezidanto de la Esperanto-klubo en Prago kaj de Bohema Unio Esperantista (BUE). Li estis membro de ekzamena komisiono. Post la unua mondmilito li kunreorganizis Ĉeĥoslovakan Asocion Esperantistan (ĈAE). Li estis komitatano de ĈEI. Kun Eduard Kühnl li verkis Ĉeĥan-Esperantan vortaron (1914, ĉ. 25.000 kapvortoj) kaj sisteman lernolibron. Kun Vladimír Tobek li tradukis la ĉeĥan romanon „Avinjo“ de Božena Němcová. Kun Eduard Kühnl li verkis ĉeĥan-esperantan vortaron.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Bulteno de EK Praha n-ro 50, novembro 1957-februaro 1958

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]