Karin Roth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karin Roth
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1951 (1951-01-06) (73-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo kantisto
vdr
Karin Roth kun la patro Herbert, 1981

Karin ROTH (naskiĝinta la 6-an de januaro 1951 en Suhl) estas germana kantistino kaj interpretistino de populara muziko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Karin Roth, kiu jam frue danke al la patro kaj komponisto Herbert Roth altrudiĝis je muziko, ricevis ekde 1957 dum kvin jaron trejniĝon je tirharmonika ludado. Post la lerneja kariero ŝi eklernis laŭ la modelo patra la metion de frizistino. Ĉe la Teatro je Meiningen ŝi fariĝis ekde 1975 kantistino. Post sukcesa trapaso de la necesaj ekzamenoj oni donis al ŝi la GDR-tipan deĵorlicencon kiel distra artistino; ŝi tuj eklaboris kiel liberprofesiulino tiukampe.

Inter 1980 kaj 1983 ŝi surscenejiĝis kun la trupo instrumenta ĉirkaŭ Herbert Roth kaj ties akompanantino rekte dum spektakloj kaj televide. Kun sia ensemblo Suhler Bergmusikanten ŝi turneis inter 1984 kaj 1994 antaŭ ol la veno de la nova prefero kanti sole ekde la jaro 2000-a. En 2006 ŝi publikigis sian unuan libron; en julio 2010 festitis solene ŝia tria deko da jaroj de surscenejiĝado.

Ŝia aparta tasko estas ankaŭ konservi kaj flegi la muzikan heredon de la patro. Inter ŝia repertuaro troviĝas tradiciaj kantoj de la patro kiel ankaŭ multaj muzike kaj tekste altvaloraj titoloj laŭ furorkanta maniero. Ŝi aktivas krome en la laboro de la Amikara societo de Herbert Roth kaj engaĝiĝis ankaŭ por la zooparko de Suhl.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • 1998: Zwischen Rennsteig und Rhön
  • 1998: Singender, klingender Thüringer Wald
  • 1999: So klingt’s bei uns zu Haus!
  • 2000: Weihnachten wie’s immer war
  • 2000: Wandern macht Freunde
  • 2000: Lass uns mit den Schwalben ziehn
  • 2003: Tausend Brücken
  • 2004: Es ist Winter
  • 2005: Rennsteiglied, en novarangho kun la kvaro Die Schäfer
  • 2006: Meine schönsten Lieder
  • 2010: Erdmännchensong (Karin Roth kun la trupo Original Rennsteigspatzen)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Karin Roth: Komm doch mit in den Thüringer Wald, eldonejo Rockstuhl Bad Langensalza 2006