Teatro je Meiningen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teatro je Meiningen
theatre company
Komenco 1831 vd
Geografia situo 50° 34′ 24″ N, 10° 24′ 58″ O (mapo)50.57333333333310.416111111111Koordinatoj: 50° 34′ 24″ N, 10° 24′ 58″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Situo Meiningen
Teatro je Meiningen (Turingio)
Teatro je Meiningen (Turingio)
DEC
Teatro je Meiningen
Teatro je Meiningen
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Teatro je Meiningen
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Teatro je Meiningen (germane Meininger Theater) estas kvarfaka teatro en la turingia urbo Meiningen.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ekde 1829 estiĝis sub la regado de Bernardo la 2-a (Saksio-Meiningen) laŭ la planoj de la brunsvika kortega arkitekto Carl Theodor Ottmer kaj sub la gvido de August Wilhelm Döbner modernega konstruaĵo kun 600 sidaj kaj 160 staraj lokoj laŭ klasikisma stilo. Aktorado en Meiningen memkompreneble estis ekinta jam pli frue. Elstara meceno teatra iĝis la posta duko Georgo la 2-a (Saksio-Meiningen).

La enemblo de la teatro prezentas muzikteatraĵojn (opero, opereto, muzikalo), dramojn, koncertojn kaj pupteatraĵojn. Krom tio la oferton kompletigas baletoj kaj junularteatraĵoj, kiujn produktas kaj prezentas la Turingia Landa Teatro je Eisenach. Alligita al la teatro krom tio estas la fama Kortega Kapelo je Meiningen. La tradiciriĉa teatro nomiĝas ankaŭ Sudturingia Ŝtata Teatro.

La teatrejo estas la naskigdomo de la ĝis nun praktikata moderna reĝioteatro. Fine de la 19-a jarcento ĝi estis diskoniginta ĉi tiun profundan teatroreformadon per multaj gastprezentadoj en tuta Eŭropo. Ĉi tiu tradicio i.a. igis la teatron de Meiningen unu el la gravaj teatroj ne nur en Turingio kaj sekurigas al ĝi ĝis nun apartan pozicion en la teatromondo. Tio stampis la memkomprenon de la urbo Meiningen kiel teatra urbo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]