Bernardo la 2-a (Saksio-Meiningen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bernardo la 2-a
Persona informo
Bernhard II von Sachsen-Meiningen
Naskonomo Bernhard II Erich Freund von Sachsen-Meiningen
Naskiĝo 17-an de decembro 1800 (1800-12-17)
en Meiningen
Morto 3-an de decembro 1882 (1882-12-03) (81-jaraĝa)
en Meiningen
Tombo Parka tombejo en Meiningen vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Saksio-Meiningen vd
Familio
Dinastio Saksio-Meiningen vd
Patro Georgo la 1-a de Saksio-Meiningen vd
Patrino Princess Louise Eleanore of Hohenlohe-Langenburg vd
Gefratoj Adelajdo de Saksio-Meiningen • Ida de Saksio-Meinigen vd
Edz(in)o Princess Marie Frederica of Hesse-Kassel vd
Infanoj Georgo la 2-a de Saksio-Meiningen • Princess Augusta of Saxe-Meiningen vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
Duko de Saksio-Meiningen
Dum 18031866
Antaŭulo Georgo la 1-a, lia patro
Sekvanto Georgo la 2-a, lia filo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bernardo la 2-a Erich Freund (naskiĝis la 17-an de decembro 1800 en Meiningen, mortis samloke la 3-an de decembro 1882) estis la suvereno duka inter 1803 kaj 1866 de la Duklando Saksio-Meiningen en Germanujo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante la plej juna infano de duko Georgo la 1-a (Saksio-Meiningen) kaj de Louise Eleonore (Hohenlohe-Langenburg) li longe postvivis la du fratinojn Adelajdo (la brita reĝino) kaj Ida, dukino de Saksio-Vajmaro-Eisenach.

Bernardo la 2-a, kavaliro de la Ĝartero ordeno
Talero de 1861 kun la portreto de Bernardo
La edzino Marie von Hessen-Kassel (ĉ. 1830)

Post la frua morto de la patro je kristnaska vespero de 1803 li ekregis sub la kuratoreco de la patrino; en 1821 li mem transprenis la regadon. Tri jarojn pli poste li ekvalidigis sub la garantio de la Germana Federacio la novan konstitucion landordenaran. Post la malapero de la linio Saksio-Gotao-Altenburg Bernardo unuigis per la dividokontrakto de Hildburghausen (12.11.1826) la sekvantajn teritoriojn: duklando Saksio-Hildburghausen, duklando Saksio-Koburgo-Saalfeld, administrujo Themar, grafujo Camburg, senjorujo Kranichfeld. Fine la kerna lando enloĝantare kaj teritorie pli ol duobliĝis. En la 23.8.1829 lia duka moŝto proklamis novan konstitucion al la unuiĝintaj landanoj.

Influite per vojaĝoj al Britio, kie lia fratino Adelajdo estis reĝino ekde 1830, li iel kopiis la britan demokratian sistemon en multaj ŝtataj kaj ekonomiaj decidoj hejme. En la jaro 1830-a li iĝis membro de la Ordeno de la Ĝartero. La plibonigo de la ekonomiaj cirkonstancoj ebligis la urban pligrandigon norden (kp. la kvartalo de Bernhard-strato), la starigon de la Teatro je Meiningen kaj la konstruon de Kastelo Landsberg.

Monumento por Bernardo en la Angla ĝardeno de Meiningen, fare de Caspar von Zumbusch 1905; detruita fare de komunistoj en 1949[1]

Dum la Revolucio de 1848 en Germanio Bernardo cedis rajtojn al la subuloj antaŭ la estiĝo de grandaj protestoj; la regnan konstitucion li ja volonte akceptis aniĝis al la Erfurta unuo kaj estis, eĉ post la politika fiasko erfurta, malfermita je la planoj de Prusio pri alimaniera unuigado germania. Li mem nomumitis fare de la prusia reĝo en la 2.2.1850 kavaliro de la Ordeno de la Nigra Aglo. En la 17.5.1850 li iĝis generalleŭtenanto prusia kaj en la 31.5.1859 eĉ generalo infanteria.

Pli malfrue Bernardo tamen simpatiis kun la grandgermanlingvia solvo protestante kontraŭ la milita kontrakto farita inter Prusio kaj la Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao. Dum la Prusia-Aŭstria milito li estis, kiel Henriko la 20-a (Reuß-Greiz), en la kampo de la malprusianoj. Ankaŭ dum la pacintertraktoj li evidentiĝis tiom malaniĝema je la Nordgermana Federacio ke prusiaj trupoj enmarŝis en la 19.9.1866 en Meiningen perfortante lin abdiki je favoro de princo Georgo.

De tiu momento Bernhard Erich vivis kiel privatulo en la Granda palaco (Meiningen) starigita iam kiel vidvina rezidejo en 1823. La de Bernardo mem proponita konsilista funkcio por la nova suvereno Georgo ne realiĝis pro tensia rilato intergeneracia. Ĉar Bernardo la 2-a dumregade estis deteniginta intence la filon de ĉio ajn regada. Kiam la filo nuptis en 1873 la malnobelinon kaj aktorinon Ellen Franz la patro vane petis de imperiestro Vilhelmo la 1-a la detronigon de la filo.

Idaro[redakti | redakti fonton]

Bernardo la 2-a edzinigis en la 23.3.1825 en Kaselo princinon Marie (Hesio-Kassel) (1804–1888), filino de princo elektista Vilhelmo la 2-a (Hesio-Kassel) kaj de ties unua edzino, la prusa princino Auguste. Ili havis du infanojn:

⚭ 1. 1850 princino Charlotte von Preußen (1831–1855)
⚭ 2. 1858 princino Feodora zu Hohenlohe-Langenburg (1839–1872)
⚭ 3. 1873 Helene grafino de Heldburg (1839–1923)
  • Auguste (Saksio-Meiningen) (1843–1919)
⚭ 1862 princo Moritz (Saksio-Altenburg) (1829–1907)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bernhard II. (Sachsen-Meiningen) en la germana Vikipedio.