Karl Dallas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Dallas
Persona informo
Naskonomo Karl Frederick Dallas
Naskiĝo 29-an de januaro 1931 (1931-01-29)
en Acton
Morto 21-an de junio 2016 (2016-06-21) (85-jaraĝa)
en Bradford
Tombo Bradford vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Profesio
Okupo ĵurnalistokantaŭtoro • radio-prezentisto • muzikproduktisto • muzika ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karl Frederick Dallas naskiĝinta la  29-an de januaro 1931(nun 1931-01-29) en Londono[1], mortinta la 21an de junio 2016[2] estis brita ĵurnalisto, muzikisto, verkisto, dramisto, pacokampanjisto, muzikproduktisto kaj elsendisto. Li estis priskribata kiel "la plej vigla, influa, kaj klera ĵurnalisto pri popola muziko en Britujo"[3].

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1957 Dallas komencis labori kiel plentempa raportisto, poste iĝante sendependa verkisto pri muziko - inkluzive de popmuziko, ĵazo, klasika kaj popola muziko - kaj modo[4]. Multaj el liaj artikoloj estis publikigitaj en la Melody Maker; li ankaŭ verkis por The Times, The Independent, kaj multajn revuojn. Li publikigis siajn proprajn revuojn, inkluzive de Folk Music, Folk News, kaj Jazz Music News,[5] kaj en 1967 verkis sian unuan libron, Swinging London: a guide to where the action is (Eo: Swinging London: gvidlibro pri kie la agado estas)[6]. Portempe li administris sian propran agentejon pri publikaj rilatoj, kun klientoj inkluzive de Pan Books, Topic Records, kaj Billy Smart's Circus. Li laboris kiel muzikproduktisto por la eldonejoj Transatlantic, Island kaj Sonet, kaj kiel koncerta reklamisto[7]. De la malfruaj 1970-aj jaroj li ankaŭ verkis pri informatiko, kaj kontribuis artikolojn al plejparto de la britaj komputilaj revuoj. [8]
Li estis dumviva ateisto ĝis konvertiĝo al anglikanismo en 1983[9]. Li transloĝiĝis kun sia edzino por loĝi en Bradford en 1989, kaj emeritiĝis de plentempa ĵurnalismo en 1999[10]. Li fariĝis prezidanto de la Komunuma Konsilio pri Sano de Bradford, kaj, en 2003, vojaĝis al Irako en duetaĝa buso kiel parto de la grupo de kampanjistoj intencantaj agi kiel homaj ŝildoj kaze de invado[11]. Post sia reveno, li verkis Into the War Zone, kiun li priskribis kiel "muzikan tragikomedion" satirigante siajn spertojn kiel homa ŝildo en Irako. La teatraĵo estis farita de la Writers Company en Bradford en 2005.
Li verkis plurajn aliajn teatraĵojn, inkluzive de sep-hora teatraĵo pri la vivo de Stalin[12], same kiel plurajn librojn, inkluzive de The Fourth Step, priskribita kiel "trilero de la internacia drogkomerco" [13], kaj Good News for the Last Times (2010), "profeta vizio por la 21a jarcento" surbaze de liaj religiaj spertoj[14]. Libro de liaj kritikaj skribaĵoj, The Lie That Tells The truth, estis eldonita en 2012[15]. En posta vivo li daŭre elsendis regule por Bradford Community Broadcasting, kaj recenzis librojn, muzikon kaj filmojn por la ĉiutaga gazeto Morning Star.
Li mortis 85-jaraĝa, la 21an de junio 2016, post kiam li estis diagnozita pro fina kancero kvar monatojn pli frue.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://www.theguardian.com/music/2016/jun/27/karl-dallas-obituary
  2. https://karldallasday.wordpress.com/ konsultita la 2an de Julio 2013
  3. https://books.google.fr/books?id=1N87hqo7XlcC&pg=RA1-PA1950-IA2&lpg=RA1-PA1950-IA2&dq=%22karl+frederick+dallas%22&source=bl&ots=EJF5xSYjG1&sig=RTt72TVq7yV5qA3krKQbcW7SDOo&hl=en&sa=X&ei=uz7TUby7GIj70gWo84HADA&redir_esc=y#v=snippet&q=%22karl%20frederick%20dallas%22&f=false
  4. https://www.amazon.co.uk/The-Fourth-Step-ebook/dp/B003YMMIB0, konsultita la 2-an de julio 2013
  5. https://www.rocksbackpages.com/Library/Writer/karl-dallas, konsultita la 2-an de julio 2013
  6. https://www.worldcat.org/title/swinging-london-a-guide-to-where-the-action-is/oclc/957623&referer=brief_results, konsultita la 2-an de julio 2013
  7. https://www.amazon.co.uk/The-Fourth-Step-ebook/dp/B003YMMIB0, konsultita la 2-an de julio 2013
  8. https://profiles.responsesource.com/p/QXm/Karl-Dallas[rompita ligilo], konsultita la 2-an de julio 2013
  9. https://www.theguardian.com/music/2016/jun/27/karl-dallas-obituary
  10. https://www.thetelegraphandargus.co.uk/news/14573719.bradford-justice-and-peace-campaigner-karl-dallas-dies-after-fighting-a-final-battle-with-cancer/, konsultita la 22-an de junio 2016
  11. http://news.bbc.co.uk/2/hi/uk_news/england/2689691.stm
  12. https://www.amazon.co.uk/The-Fourth-Step-ebook/dp/B003YMMIB0, konsultita la 2-an de julio 2013
  13. https://www.amazon.co.uk/The-Fourth-Step-ebook/dp/B003YMMIB0, konsultita la 2-an de julio 2013
  14. https://www.amazon.co.uk/Good-News-Last-Times-ebook/dp/B003Z9K3T6/ref=sr_1_5?s=digital-text&ie=UTF8&qid=1372841112&sr=1-5
  15. https://realitynow2012.wordpress.com/2012/08/22/the-lie-that-tells-the-truth-contents/