Karl Krumpl

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karl KRUMPL (naskiĝinta la 22-an de septembro 1909 en Sankt Veit an der Glan, mortinta la 22-an de marto 1945 en Vieno) estis austra politikisto kaj rezistada aktivulo kontraŭ la nazioj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post tri jaroj da gimnazifrekvento en Klaŭdiforumo li trejniĝis tipografistece antaŭ ol labori (ĝis 1934) ĉe la presejo Carinthia.[1] Dum klaŭdiforumaj gimnazianaj tagoj li aniĝis al la katolika studenta korporacio "Nibelungia Klagenfurt", kiu post 1945 transpreniĝis fare de "K.Ö.St.V. Babenberg Klagenfurt" ene de Mittelschüler-Kartell-Verband.[2] En la 18.7.1932 edzigis lin Pauline Goritschnik.

Politikistece[redakti | redakti fonton]

Dum aŭstrofaŝismo Krumpl iĝis funkciulo de Ostmärkische Sturmscharen, sekretario de Vaterländische Front kaj inter 1934 kaj 1938 parlamentano karintia por la metiisto klaso.[3] Lia mandato interrompiĝis inter la 27.3. kaj la 8.10.1935. En 1934 Krumpl anis ĉe la urba konsilio de Klagenfurt; landparlamente li tiel povis esti membro de komisiono pri lernejoj kaj konstituciaj demandoj. Post Anschluss li estis kondamnita je kvar jaroj da malliberiĝo; en julio 1941 li estis amnestiita.

Kune kun la romkatolika pastro Anton Granig li fondis la rezistogrupon Kontraŭfaŝisma Liberigmovado de Aŭstrujo. Li respondecis pri la kontaktperado kun samideanoj en Vieno kaj Slovenujo. Ankaŭ lia edzino aktivis.[4][5]

Pro forbaro de plua laborrajto en sia hejma govio li eksoldatis en novembro 1942 ĉe Wehrmacht, je Nord-Afrika kampanjo. En la 19.3.1943 li estis arestita en Tunizo kaj ekstradiciita al la Landa tribunalo de Vieno post kiam la karintia movado estis neniigita. En la 11.8.1944 Krumpl ricevis la kondamniĝon je mortopuno fare de la berlina juĝisto Kurt Albrecht.

Memorado[redakti | redakti fonton]

stumbliga ŝtoneto por Krumpl en Klaŭdiforumo
  • memortabulo en la Landa parlamento de Karintio en Klaŭdiforumo
  • mencio sur tabulo en la iama ekzekutoĉambro en la Landa tribunalo de Vieno[6]
  • meto de stumbliga ŝtoneto malpost lia lasta loĝejo klaŭdiforuma
  • aljuĝo postmorta de la meritkruco Ehrenzeichen für Verdienste um die Befreiung Österreichs (1979)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Rudolf Siegl: Die Abgeordneten zum Kärntner Landtag von 1848 bis 1938. Disertacio, 2022, p. 260, interrete.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Stolpersteine 2018". Arkivita el la originalo je 2018-08-17. Alirita 2024-02-14.
  2. 70 Jahre Babenberg (festolibreto), Klaŭdiforumo 1979.
  3. "Gedenktafel für Naziopfer am Landtag." - Ĉe: orf.at, 12.7.2013
  4. Fritz Molden: Die Feuer in der Nacht, Amalthea, Vieno/Munkeno 1988, p. 74, ISBN 3-85002-262-5
  5. Ralf Siebenbürger:Anton Granig – ein Mölltaler Bauernsohn gegen Hitler. Eldonis: ÖVP-Kameradschaft der politisch Verfolgten und Bekenner für Österreich (=Der Freiheitskämpfer, 45), Vieno 2015, p. 2–5 |http://www.oevp-kameradschaft.at/wp-content/uploads/2015/12/FK_451.pdf surrete]
  6. "Weihestätte (ehemaliger Hinrichtungsraum" - prizorgas Zentrale österreichische Forschungsstelle Nachkriegsjustiz