Dokumentadarkivo de la aŭstria rezistado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dokumentadarkivo de la aŭstria rezistado
organizaĵoarkivo
Komenco 1963 vd
Geografia situo 48° 12′ 42″ N, 16° 22′ 16″ O (mapo)48.211793716.3710389Koordinatoj: 48° 12′ 42″ N, 16° 22′ 16″ O (mapo)
Lando(j) Aŭstrio vd
Situo Vieno
Adreso Wipplinger Str. 6-8, 1010 Wien, Austria
Dokumentadarkivo de la aŭstria rezistado (Vieno)
Dokumentadarkivo de la aŭstria rezistado (Vieno)
DEC
Dokumentadarkivo de la aŭstria rezistado
Dokumentadarkivo de la aŭstria rezistado
Map
Dokumentadarkivo de la aŭstria rezistado
Retejo Oficiala retejo
vdr

Dokumentadarkivo de la aŭstria rezistado (germane: Dokumentationsarchiv des österreichischen Widerstandes, mallongigo: DÖW) estas fondaĵo kiun tenadas la urbo de Vieno kaj la societo Verein Dokumentationsarchiv.[1]

Societanoj kaj fondaĵanoj informadas libre kaj interrete, kolektadas, arkivumadas kaj interpretas science fontojn pri la sekvaj temoj: rezistado kontraŭ naziismo, persekutado kaj ekziliĝo dum la tempo de naziismo, krimoj de nazioj, justico post Anschluss kaj post la Dua mondmilito, dekstra ekstremismo en Aŭstrujo kaj Germanujo post 1945, redono de konfiskitaĵoj kaj rekompencoj pro iamaj fijuĝoj.

Krom dokumentado, bibliotekaj servoj kaj arkivoflego okazas regula helpo al ĵurnalistoj kaj studentoj kiuj okupiĝas pri esploroj ĉi-rilataj.

Scienca estrado inter decembro 2004 kaj aprilo 2014 estis fare de la historiino Brigitte Bailer-Galanda. De majo 2014 ĉefis Gerhard Baumgartner[2]. De la 1.4.2023 posteulis lin Andreas Kranebitter.[3]

Sidejo ĝia estas en la malnova urbodomo de Vieno, je la strato Wipplingerstraße 8. Fondiĝo estis en 1963; de la komenco engaĝiĝis Franz Loidl. Amaskomunikile ĝi ofte aperis sub la estrado de Wolfgang Neugebauer. Gravis vicprezidantece ankaŭ la konservativa politikisto Ludwig Steiner.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. memdifino sur DÖW-paĝaro
  2. "Neuer Leiter des DÖW."
  3. "Neue Leitung im Dokumentationsarchiv." - Ĉe: orf.at, 21.12.2022