Saltu al enhavo

Wolfgang Neugebauer

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Wolfgang NEUGEBAUER (naskiĝinta la 9-an de oktobro 1944 en Vieno) estas aŭstra historiisto kaj longjara gvidinto de la Dokumentadarkivo de la aŭstria rezistado (DÖW). Krome li estas partatempa profesoro ĉe la universitato de Vieno.

Post trapaso de la abiturienta ekzameno ĉe la Federacia realisma gimnazio nr. 18 je Vieno en la 1962-a jaro li studis en sia naskiĝurbo historion kaj geografion. En 1969 li doktoriĝis ĉe Ludwig Jedlicka post defendo de tezo pri socialdemokratiaj junularmovadoj Geschichte der sozialdemokratischen Jugendbewegung in Österreich.

En 1970 li ekkunlaboris ĉe DÖW kies sciencan estradon li plenumis inter 1983 kaj novembro 2004 posteulinte Herbert Steiner; poste ekĉefinis Brigitte Bailer-Galanda. Neugebauer krome estis, inter februaro 2004 kaj oktobro 2007, prezidanto de la Internacia Mauthausen-forumo (ĉe la ministerio pri internaj aferoj). Li vicprezidantis ĉe Agadoj malpor antisemitismo en Aŭstrujo kaj anis en la estraroj de la Instituto pri sciencoj kaj artoj kaj de la Societo aŭstria-israela.

Plenumis Neugebauer diversajn docentadkomisiojn ĉe universitatoj en Vieno, Linz, Graz, Klagenfurt kaj Salcburgo. En 1995 li fariĝis partatempa profesoro pri nuntempa historio en Vieno.

Li estas kunedza kaj havas du infanojn.

Esploradoj

[redakti | redakti fonton]

Kiam Neugebauer estris la arkivon DÖW estis liaj sciencaj fokusoj ĉefe pri la historio de la laborista movado, kontraŭnazia rezistado kaj persekutoj de aŭstroj dum aŭstrofaŝismo kaj naziismo, pri eŭtanazi-programoj de la nazioj, aranĝo T4, la mortigo de infanoj en Vieno en la hejmo Am Spiegelgrund (1940-45). Interesigis lin ankaŭ la evoluo de la partioj FPÖ respektive BZÖ sub la gvidado de Jörg Haider.[1] Ne estu forgesotaj liaj laboraĵoj pri la justico en Nazia Germanio.

Pri ĉio tia temas ankaŭ liaj prelegoj kaj asistadoj ĉe kreo de bakalaŭriĝaj/doktoriĝaj laboraĵoj de studentoj de la Instituto pri nuntempa historio ĉe la viena universitato.

Neugebauer redaktis fundamentajn verkojn de DÖW pri la dekstra ekstremismo en Aŭstrujo, ekz. la librojn Rechtsextremismus in Österreich nach 1945 (kvina eldono 1981) kaj Handbuch des österreichischen Rechtsextremismus (noveldonoo en 1994).

  • 1982: Victor-Adler-Staatspreis für Geschichte sozialer Bewegungen
  • Silbernes Ehrenzeichen für Verdienste um die Republik Österreich (en arĝento)
  • 1995: Preis der Stadt Wien für Volksbildung
  • 2003: Ehrenzeichen für Verdienste um das Land Wien (en oro)[2]
  • 2004: premio Elfriede-Grünberg-Preis de la kontraŭfaŝisma iniciativo en Wels
  • 2005: Marietta und Friedrich Torberg-Medaille (de la juda komunumo de Vieno)
  • 2013: meritkruco Österreichisches Ehrenkreuz für Wissenschaft und Kunst

Verkoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Bauvolk der kommenden Welt. Geschichte der sozialistischen Jugendbewegung in Österreich (=Veröffentlichungen des Ludwig-Boltzmann-Instituts für Geschichte der Arbeiterbewegung). Europaverlag, Wien 1975, ISBN 3-203-50526-6.
  • (Hrsg.): Von der Utopie zum Terror. Stalinismus-Analysen (= Österreichische Texte zur Gesellschaftskritik. Bd. 59). Verlag für Gesellschaftskritik, Wien 1994, ISBN 3-85115-187-9.
  • kune kun Brigitte Bailer-Galanda kaj Wolfgang Benz (eld.): Die Auschwitzleugner. „Revisionistische“ Geschichtslüge und historische Wahrheit (= Antifa-Edition). Elefanten-Press, Berlin 1996, ISBN 3-88520-600-5.
  • mit Brigitte Bailer-Galanda: Haider und die „Freiheitlichen“ in Österreich (=Antifa-Edition). Dua eldono, Elefanten-Press, Berlin 1997, ISBN 3-88520-638-2.
  • kun Eberhard Gabriel (eld.): Zur Geschichte der NS-Euthanasie in Wien. Böhlau, Wien k.a. 1999 ss.
    • parto 1: NS-Euthanasie in Wien. 1999, ISBN 3-205-98951-1.
    • parto 2: Von der Zwangssterilisation zur Ermordung. 2002, ISBN 3-205-99325-X.
    • parto 3: Vorreiter der Vernichtung? Eugenik, Rassenhygiene und Euthanasie in der österreichischen Diskussion vor 1938. 2005, ISBN 3-205-77122-2.
  • kun Emmerich Tálos, Ernst Hanisch (eld.): NS-Herrschaft in Österreich. Ein Handbuch. ÖBV und hpt, Wien 2000, ISBN 3-209-03179-7.
  • kun Emmerich Tálos (eld.): Austrofaschismus. Politik, Ökonomie, Kultur. 1933–1938. Kvina eldono, Lit, Münster k.a. 2005, ISBN 3-8258-7712-4.
  • kun Peter Schwarz: Der Wille zum aufrechten Gang. Offenlegung der Rolle des BSA bei der gesellschaftlichen Reintegration ehemaliger Nationalsozialisten. Eldonis Bund Sozialdemokratischer Akademikerinnen und Akademiker, Intellektueller, Künstlerinnen und Künstler, Czernin, Wien 2005, ISBN 3-7076-0196-X. PDF Arkivigite je 2021-06-25 per la retarkivo Wayback Machine
  • kun Kurt Scholz, Peter Schwarz (eld.): Julius Wagner-Jauregg im Spannungsfeld politischer Ideen und Interessen. Eine Bestandsaufnahme. Beiträge des Workshops vom 6./7. November 2006 im Wiener Rathaus (=Wiener Vorlesungen: Forschungen, 3). Lang, Frankfurt am Main k.a. 2008, ISBN 978-3-631-58122-3.
  • Der österreichische Widerstand 1938–1945. Versio prilaborita kaj pligrandigita, Edition Steinbauer, Wien 2015, ISBN 978-3-902494-74-0.
  • (eldonistece): Aufrechter Gang in neuen Zeiten. Ernst Nedwed – Sozialdemokrat, Volksbildner, Antifaschist. Carl Gerold’s Sohn Verlagsbuchhandlung, Wien 2015, ISBN 978-3-900812-49-2.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Brigitte Bailer-Galanda, Christa Mehany-Mitterrutzner, Christine Schindler (eld.): Themen der Zeitgeschichte und der Gegenwart. Arbeiterbewegung – NS-Herrschaft – Rechtsextremismus. Ein Resümee aus Anlass des 60. Geburtstags von Wolfgang Neugebauer (=Schriftenreihe des Dokumentationsarchivs des Österreichischen Widerstandes zu Widerstand, NS-Verfolgung und Nachkriegsaspekten, 4). Lit, Wien 2004, ISBN 3-8258-7549-0.
  • Peter Steinbach: Ein Glücksfall. Zum 70. Geburtstag von Wolfgang Neugebauer. Ĉe: DÖW-Jahrbuch (2015), p. 317–322.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. esplorfokusoj kaj publikigoj de Neugebauer
  2. kun foto. Arkivita el la originalo je 2016-12-21. Alirita 2023-09-10.